Ivan Petroviĉ MARTOS (ruse Иван Петрович Мартос) naskiĝis en 1754 en urbeto Iĉnja, Rusia Imperio (nun Ĉernigova provinco de Ukrainio, mortis la 17-an de aprilo n.s. 1835 en Sankt Peterburgo. Li estis granda rusia (origine ukraina nobelo) skulptisto.

Ivan Martos
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1754 (1754-01-01)
en Iĉnja
Morto 5-an de aprilo 1835 (1835-04-05) (81-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Lazarev Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioFinnlando
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Familio
Infanoj Alexei Ivanovich Martos • Nikita Ivanovich Martos • Q110293165
Okupo
Okupo skulptisto • vidartisto • artinstruisto • universitata instruisto
Verkoj Alexander I Statue in Taganrog
Monument to Lomonosov in Arkhangelsk
vdr

Kiel tre talenta adolesko en 1764 Ivan venis en la Imperiestran Akademion de Belartoj situantan en Sankt Peterburgo, kiam li ankoraŭ ne atingis eĉ la dekunujaran aĝon. Tie li sukcese studis en la skulptura klaso ĝis 1773. Tiam li meritis la rangon de skulptisto kaj gajnis la Oran medalon pro siaj luksaj laboraĵoj. Ankaŭ li ricevis rajton vojaĝi al Eŭropo por perfektiĝi tie kiel pensiulo de la Akademio.

Kelkajn jarojn Ivan loĝis kaj laboris en Italio, kie li admiris tieajn plurajn belaĵojn. En 1779 li revenis en Rusion kaj komencis labori en la Akademio kiel ordinara profesoro pri skulpturo. Poste li instruis tie kiel skulptura rektoro.

Ivan Petroviĉ estis dufoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Matrena, kiu naskis ok infanojn (tri filojn kaj kvin filinojn). Plej aĝa Nikita (17821813) elektis profesion de skulptisto. Li same suikcese finis la Akademion gajninte la Oran medalon. Li praktikis en Italio, kiam ĝin okupis la napoleona armeo. Lin murdis la francaj soldatoj. Espero de la patro heredigi sian majstrecon al la amata filo fiaskis. La dua edzino nomiĝis Avdotia Afanasjevna Spiridonova, kiu estis nevino de Matrena. La geedzoj havis filinon kaj filon.

Ivan Martos mortis la 17-an de aprilo n.s. 1835 kaj estas sepultita en Aleksander-Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo.

Kelkaj liaj ĉefverkoj redakti

  • monumento "Minin kaj Poĵarskij" en Moskvo
 
Minin kaj Poĵarskij
 
la monumento staris komence ĉi-tie

Metiisto Kuzma Minin kaj princo Dmitrij Poĵarskij estas rusaj eminentuloj gvidintaj la popolan milicion, kiu ribelis kontraŭ la polaj okupintoj komence de la 17-a jarcento. Ĝi sukcesis en 1612, kiam plej granda parto de Rusio kaj ĝia ĉefurbo Moskvo estis liberigitaj. Pro monoferoj de la rusa loĝantaro oni decidis establi la monumenton por soleni la 200-an jaran jubileon de la okazo. En konkurso superis projekto fare de Ivan Martos. Gisado de la monumento el dudek tunoj de kupro estis unika teknika procezo, la unua en la mondo. Pro la rusa-franca milito (1812-1813) inaŭguro de la monumento okazis nur la 20-an de februaro 1818, kiun ĉeestis imperiestro Aleksandro la Unua kune kun siaj gefamilianoj.

Multajn jarojn ĝi staris encentre de la Ruĝa Placo de Moskvo. Ekde 1931 ĝin oni delokigis al Katedralo de Sankta Bazilo Beata por liberigi trafikon dum paradoj okazintaj tie. En 2010-2011 oni intencas ripari la monumenton, kiu iom ruiniĝis.

Imperiestro de Rusio Aleksandro la Unua subite mortis la 1-an de decembro 1825 en urbo Taganrogo situanta ĉeborde de la Azova maro . Por konservi memoron pri ĉi-okazo oni establis la monumenton, kiun faris Ivan Martos. Inaŭguro okazis la 23-an de oktobro 1831.

  • monumento "Duko Riŝelje" en Odeso

Duko Riŝelje (Armand Emmanuel du Plessis de Richelieu) militservis en la rusa armeo, pro kio meritis kelkajn prestiĝajn ordenojn kaj medalojn. Ekde 1803 li estis urboestro de Odeso, kiu tiam ĵus aperadis, tial ofte lin oni konsideras kiel kreinto de la urbo. Ekde 1806 lin la caro nomumis guberniestro de Novorusio. La 22-an de aprilo 1828 okazis inaŭguro de la monumento. Ĝi staras en unu el plej belaj lokoj de la urbo, de kiu descendas Potjomkina ŝtuparo al la Nigra maro. Tie Sergej Ejzenstejn faris sian faman filmon Kirasŝipo Potjomkin.

  • monumento "Princo Potjomkin" en Ĥersono

Princo Grigorij Potjomkin restigis rimarkindan spuron en la rusian historion. Li estis favorato de imperiestrino Ekaterina la Dua kaj multe batalis pro ŝia ekspansismo ensude de Rusio ĉefe kontraŭ la Otomana Imperio. Laŭ ŝia ordono li konstruis la fortikaĵon Ĥersono, kiu poste iĝis la urbo. En ĝi la princo estas enterigita. Ivan Martos establis la monumenton en 1836.

Granda rusa sciencisto Miĥail Lomonosov originis el Arĥangelska provinco de norda Rusio. Pro popola monofero oni establis en Arĥangelsko la monumenton fare de Ivan Martos honore al la rusa eminentulo.