Ivan PANIN (12-an de decembro 1855 - 30-an de oktobro 1942) estis rusdevena bibliisto loĝanta en Usono, kiu en 1890 rimarkis specialajn matematikajn ligojn en la biblia teksto kiam la hebrea kaj greka alfabetoj estas uzataj kiel nombroj (en ĉi tiuj lingvoj, ĉiu litero havas nombran valoron). Ekzemple, en la komenca verso de la Biblio, Genezo 1:1, la numero 7 estas kaŝita en multaj signifoj: la kombinita nombra valoro de la vortoj Dio, ĉielo kaj tero estas 777, kaj la numero sep estas kaŝita en la verso, kiel en multaj aliaj versoj, tiel ke kiam oni adicias, ekzemple, la ununuran verbon, la nombra valoro de la unua kaj lasta literoj de ĉiuj vortoj, donas rezulton kiu estas dividebla per sep. Tiaj sistemoj ne estis trovitaj aliloke ol en la Biblio. D. B. Turnen donis nombrovalorojn al 26 latinaj alfabetaj literoj kaj provis uzi ilin por krei tekston en la angla lingvo, en kiu aperus almenaŭ kelkaj tiaj nombroproprecoj. Post tagoj da laboro, li konfesis, ke li malsukcesis. Tiaj legaj proprecoj troviĝis nenie alie ol en la Biblio, eĉ ne en la Apokrifoj.

Ivan Panin
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1855 (1855-12-12)
en Rusia Imperio
Morto 30-an de oktobro 1942 (1942-10-30) (86-jaraĝa)
en Aldershot
Lingvoj anglarusa
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono
Alma mater Universitato Harvard
Okupo
Okupo tradukisto de Biblio • tradukisto
vdr