Ivan Ivanoviĉ Safronov (ruse Иван Иванович Сафронов) (16-a de januaro 19562-a de marto 2007) estis rusia ĵurnalisto de la renoma tagĵurnalo "Kommersant". Safronov ĉefe famiĝis pro sia morto: li estis trovita post 5-etaĝa falo de la domego kie li loĝis en Moskvo.

Ivan Safronov
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1956 (1956-01-16)
en Moskvo
Morto 2-an de marto 2007 (2007-03-02) (51-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo morto per falo
Tombo Khovanskoye Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Military Academy of the Strategic Missile Forces
Familio
Infano Ivan Safronov
Okupo
Okupo ĵurnalistomilitisto
vdr

La oficejo de la prokuratoro de la distrikto de Taganka en Moskvo ekis enketon kriman pri la morto de Safronov.

Biografio redakti

Ivan Safronov naskiĝis en Moskvo. En 1979, li diplomiĝis pri komputiko en la teknologia universitato de la milita akademio Dzerzhinsky[1] kaj ekis labori kiel milita teknikisto en la 15-a regimento apud Ussurijsk en la orienta parto de Rusio.[2] En 1983, Safronov estis movita en la spacan centron Titov (Главный испытательный центр испытаний и управления космическими средствами) en Krasnoznamensk, fermita urbo de Moskva provinco.

En januaro de 1993, li laboris por la gazetara servo de la rusia spaca armeo. La 2-an de oktobro 1997, Safronov fariĝis kolonelo en la helpotrupo[3],[4].

Lastaj raportoj redakti

Liaj lastaj raportoj nervozigis membrojn de la registaro kaj de la responsuloj de la Federacia Servo pri Sekureco (FSB). Interalie li skribis pri ŝanĝoj de komandado en la armeo kaj problemoj de militista ekzercado, kiuj kaŭzas mortojn de junulaj soldatoj. Li ankaŭ skribis pri defendaj teknologioj kaj malsukcesoj de armeaj provoj, ofte ne agnoskitaj kaj ne raportitaj de la armeo.

En decembro de 2006 Safronov skribis pri la tria malsukceso postvenanta de la lanĉo de la interkontinenta balistika raketo Bulava, kies malsukceson la armeo rifuzis agnoski.

Aliajn deklaroj diris, ke Safronov rivelis sekretajn informojn en liaj artikoloj. Agentoj de la FSB pridemandis lin en 2006 pri la centro pri spacaj esploro kaj produktado de TsSKB-Progress en Samara, loko de konstruado de la lanĉilo Sojuz.

FSB forlasis la enketon, post kiam la ĵurnalisto pruvis, ke liaj «rimarkeblaj informoj» estis akiritaj en ttt-ejo[5].

 
Ĉasaviadilo MiG-29

Dum la fino de februaro de 2007, revenante de Abu-Dabio (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj), li klarigis al sia konataro ke li enketis pri la subskribo de kontraktoj pri sekretaj vendoj de armiloj fare de Rusio al Sirio kaj Irano: raketoj, ĉasaviadiloj Suĥoj Su-30 kaj Mikoyan-Gureviĉ MiG-29. Li klarigis al kunlaboranto, ke li estis avertita ke la publikigo de tiuj aferoj kreus internacian skandalon kaj la FSB persekutus lin pro «malkaŝo de Ŝtataj sekretoj» - li ne indikis, kiu avertis lin.

La 27-a de februaro, tri tagojn antaŭ sia morto, Safronov kontaktis telefone la redakcion de la ĵurnalo Kommersant kaj klarigis, ke li voĉdiros baldaŭ la enhavon de artikolo pri tiuj sekretaj vendoj[6].

Notoj redakti

  1. Nun, tiu institucio nomiĝas Milita Akademio Petro La Granda de la Trupo de Longdistancaj Raketoj
  2. Jury Kirillov, Peter the Great's Military academy RVSN, March 3, 2003 (http://www.arvsn.mil.ru Arkivigite je 2009-05-24 per la retarkivo Wayback Machine)
  3. Памяти Ивана Иваныча. — Газета.Ru, March 3, 2007 (Gazeta).
  4. Sergey Dyupin and Yevgeny Fyodorov, Ивана Сафронова довели до смерти, in Kommersant, March 6, 2007.
  5. Journalist Plummets to His Death, The Moscow Times, 5-a de marto 2007
  6. Ivan Safronov was killed: Prosecutor begins an investigation of "incitement to suicide" Arkivigite je 2007-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, kommersant.ru, 6-a de marto 2007