Iveco


Iveco estas itala aŭtomobila firmao specialiĝinta pri produktado de kamionoj kaj motoroj. Sidejo de la firmao estas la urbo Torino en Italio. La entrepreno estas parto de la konzerno Fiat.

Iveco
Iveco
fabrikisto de komercaj veturiloj • entrepreno vd
Dum 1975 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Fiat Industrial Vehicles
Jura formo itala akcia kompanio (S.p.A.)
Fondita 1975
Fondintoj Fiat vd
Sidejo Torino, Italio
Lando Italio
Estr(ar)o Pierre Lahutte
Dungitoj 24 917 (en 2009)
Spezosumo 7,184 miliardoj da Eŭroj
Agokampo produktado de kamionoj kaj motoroj
kamionobuso • light commercial vehicle
Posedata de Iveco Group vd
filiaj kompanioj Iveco (United Kingdom) • Iveco (Germany) • Iveco Defence Vehicles • Iveco Bus • Magirus • Naveco vd
Posedataj kompanioj Magirus-Deutz • Seddon Atkinson • International Trucks Australia • Iveco Brazil • Iveco Magirus vd
TTT www.iveco.com
vdr
firmaa nomo fronte de kamiono

En sia nuna formo la firmao ekestis en 1975 per kunigo de la kamiona fako de la firmao Fiat, de la itala kamionprodukta firmao Officine Meccaniche (OM), de la franca kamionprodukta firmao UNIC kaj de la germana kamionprodukta firmao Magirus Deutz AG, nomata laŭ urboparto de la urbo Kolonjo. La konzerno Fiat komence posedis kvar kvinonojn de la firmao, la germana firmao Deutz AG la restan kvinonon - sed en 1980 la itala konzerno Fiat ankaŭ aĉetis tiun lastan kvinonon. Fokusoj de la produktado estas malgrandaj kaj grandaj kamionoj, konstruaj kaj fajrobrigadaj veturiloj, aldone al la produktado de dizelaj motoroj. En Eŭropo la firmao estas la dua plej granda produktanto de kamionoj. Sume pojare produktatas 200 000 veturiloj kaj 460 000 aldonaj dizelaj motoroj: Kvardek procentaĵoj estas por kamionoj, la resto por industriaj maŝinegoj, ŝipoj kaj agrikulturaj veturiloj. Tutmonde la firmao laŭ la stato de 2005 havas 49 produktejojn kaj laŭ la stato de 2009 havas iom pli ol 24 000 dungitojn.

Eksteraj ligiloj redakti