Izabela (koloro)

koloro

Izabela estas koloro, foje priskribita kiel palgrizflava, palsablokolora, palflavbruna aŭ pergamenkolora.

Hela Palomino Kvaronĉevalo, kiu povas esti priskribita kiel "Izabela"
Izabela lanio

Ĝi uzeblas ĉe ĉevaloj, birdoj kaj aliaj animaloj. Inter birdoj nome la Izabelenanto, la Izabela lanio kaj la Izabela ralo. Inter mamuloj la Himalaja bruna urso havas sciencan nomon Ursus arctos isabellinus.

La origino de la nomo rilatas al legendo pri diversaj reĝinoj nome Izabela kiuj promesis ne ŝanĝi siajn internajn vestaĵarojn ĝis milita sukceso; tiele la blanka vestaĵaro iĝus flaveca aŭ eĉ helbrunflava. Tiu reĝinoj estus ĉu Izabela Clara Eugenia de Hispanio, filino de Filipo la 2-a de Hispanio, Elizabeto la 1-a (Anglio)Isabel la 1-a (Kastilio).

Alia etimologio ne tiom populara devenigus la vorton el araba vorto izah signife de "leono" kaj etende leonkolora.

Vidu ankaŭ redakti