La IzabelenantoIzabelsaksikolo, Oenanthe isabellina, estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas helbruna migranta birdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Izabelenanto
Izabelenanto
Izabelenanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Oenanthe isabellina
Temminck, 1829
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ovoj de Oenanthe isabellina - Muzeo de Tuluzo

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].

Ĝi estas migranta insektomanĝanta birdo, kiu reproduktiĝas en suda Rusio kaj centra Azio al norda Pakistano, kaj vintras en Afriko kaj Barato.

Ĝi estas simila al ino de Rokenanto sed iom pli granda (15-16.5 cm longa), pli stara kaj flaveca, kaj havas pli da nigro en vosto. La termino Izabelenanto aludas al koloro izabela kiu ŝajne rilatas al diversaj legendoj pri reĝinoj Izabelaj kiuj promesis ne ŝanĝi internan vestaĵaron ĝis sukceso en milito pro kio blankaj vestoj iĝis flavecaj aŭ “izabelaj”. Subflugilo estas blanka, dum en pli komunaj birdoj ili estas grizpunktitaj. Ambaŭ seksoj estas similaj. Estas videblaj blanka superokula mallarĝa strio kaj nigreca traokula strio; la beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Dumfluge desupre videblas helbruna dorso kaj krono, malhelbrunaj flugiloj, tre blanka pugo, nigra vosto kun nigra centra bazo kaj blankaj bordaj bazoj. Desube videblas kiel ĝenerale helbruna birdo kun nigra vostofino kaj blanka vostobazo.

Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Referencoj redakti

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.