Izabella Dedinszky

Izabella Dedinszky [dedinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dedinszky Izabella estis hungara orgenisto, komponisto, bibliotekisto. Inter 1937–1944 ŝi uzis ankaŭ la geedziĝajn nomformojn laŭ hungara sistemo Kampis Jánosné Dedinszky Izabella, Kampisné Dedinszky Izabella, K. Dedinszky Izabella. Izabella Dedinszky [1] naskiĝis la 12-an de majo 1904 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), ŝi mortis ie en 1994.

Izabella Dedinszky
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1904 (1904-05-12)
en Banská Štiavnica
Morto 30-an de novembro 1993 (1993-11-30) (89-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Biografio redakti

Izabella Dedinszky lernis pianludon private, poste ŝi estis la unua hungara virino pri orgenoludo akirinta diplomon en Muzika Akademio en 1929. Post la diplomo ŝi plulernis en Usono, eĉ ŝi akiris Ph.D en 1933 en Universitato de Ĉikago. Hejmenveninta ŝi faris koncertojn ne nur enlande, sed ankaŭ en Svedio, Suomio, Pollando, Usono. En 1937 ŝi edziniĝis al hungara nazia pentristo. En la 1940-aj jaroj ŝi ankaŭ laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi, kie ŝi kreis publikaĵojn. Fine de la 2-a mondmilito ŝia edzo rifuĝis al Nazia Germanio, ŝi eksedziniĝis. Dum la nazia erao ŝi savis judojn, tiu agado savis ŝin en la komenciĝinta komunisma erao, ŝi iĝis nur trudemerito. Pri ŝia lasta periodo mankas informoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Magyarországon megjelent zeneművek jegyzéke (1941) - kompilado
  • Az orgonáról (Pri la orgeno), (1942) - studo
  • Schöpflin Aladár irodalmi munkássága (1943)

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Konzertstück für Klavier Op. 7. (1934) premiita komponaĵo

Fontoj redakti