Izabella Poniatowska

Izabella Elżbieta, familia nomo Poniatowska (naskiĝis ĉ. 1730, mortis la 14-an de februaro 1808) - pola nobelino, fratino de la lasta reĝo de Pollando Stanislao Aŭgusto Poniatowski. En 1748 18-jaraĝa Izabella iĝis la tria edzino de granda hetmano Jan Klemens Branicki kaj ekloĝis en Bjalistoko.

Izabella Poniatowska
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1730 (1730-07-01)
en Voŭčyn
Morto 1-an de januaro 1801 (1801-01-01) (70-jaraĝa)
en Bjalistoko
Tombo Białystok Cathedral
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Familio
Patro Stanisław Poniatowski
Patrino Konstancja Czartoryska
Frat(in)oj Stanislao Aŭgusto Poniatowski • Kazimierz Poniatowski • Andrzej Poniatowski • Michał Jerzy Poniatowski • Ludwika Maria Poniatowska • Aleksander Poniatowski • Franciszek Poniatowski
Edz(in)o Jan Klemens Branicki • Andrzej Mokronowski
vdr

Mangraŭ juna aĝo ŝiaj meritoj evoluigi Bjalistokon estas preskaŭ samaj kiel de la edzo. Ŝi estis tre klera kaj energia persono. Al ŝi la urbo dankoŝuldas establon de unuaj lernejoj - paroĥan lernejon, paĝian lernejon, Postfakan Lernejon de Akademia Unuiĝo (establita en 1777 de Komisiono de Nacia Edukado).

En la bjalistoka kortego ŝi dungis hungardevenan kuraciston Mikaelon Clement kaj aŭtoron de akuŝistaj libroj, Jakobon Felikson Michelis, kiu en Bjalistoko establis Akuŝistan Instituton.

Ŝi ankaŭ monsubtenadis arton kaj kulturon kaj invitis al Bjalistoko mondkonatajn artistojn de Munkeno, Milano, Londono kaj aliaj urboj.

Ŝian instruitecon atestas ankaŭ tiutempe grandioza kolekto de pli ol 200 verkoj de pola kaj eksterlanda literaturoj. Inkluzive de mapoj, desegnaĵoj, arkitektaj skemoj, teleskopoj, globusoj kaj albumoj, la kolekto enhavis 600 ekzemplerojn.

Post la morto de Jan Klemens Branicki ŝi heredis entute bjalistokajn posedaĵojn. Denove ŝi edziniĝis kun generalo Andrzej Mokronowski.

Izabella Elżbieta mortis en 1808 kaj estis entombigita en kripto de malnova paroĥa preĝejo en Bjalistoko.