Izidor Máday [mAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máday Izidor estis hungara agronomo. Liaj familiaj nomvariantoj estis Mandl, Mandel, Mádai kaj Madai, lia nobela antaŭnomo estis marosi [maroŝi] ekde 1899, liaj filoj estis Andor Máday kaj István Máday.

Izidor Máday
Izidor Máday
Izidor Máday
Persona informo
Naskonomo Mandel Izsák
Naskiĝo la  26-an de julio 1839(nun 1839-07-26)
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 3-an de aprilo 1925
en Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Andor MádayIstván Máday
Okupo
Okupo verkisto • verkisto de nefikcio • oficisto
vdr
Izidor Máday ĉirkaŭ 1883

Izidor Máday[1] naskiĝis la 26-an de julio 1839 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 3-an de aprilo 1925 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Izidor Máday devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Li interesiĝis pri agrikulturo kaj neglektis la juron, li praktikadis en bieno en Orosháza inter 1857-1866. Intertempe en 1860 li akiris agrikulturan diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár). En 1867 li luis bienon, sed post 2 jaroj li eklaboris en Ministerio pri agrikulturo (Hungario), kie post jaroj li atingis altajn postenojn. En 1895 li ricevis la titolon ministeria konsilisto. En 1904 lia brako paraliziĝis, tial li forlasis la ministerion, sed poste restis aktiva pri agrikulturaj artikoloj. Li fondis aŭ redaktis agronomiajn revuojn. Lia edzino naskis 2 filojn en 1877 kaj 1879.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Népszerű útmutatás a lennek belga mód szerint mívelése és kikészítéséről. Különös tekintettel Felső-Magyarország viszonyaira. (1869, ankaŭ germane)
  • Adatok a gazdasági oktatás szervezésének kérdéséhez Magyarországon (1872)
  • A földmivelés-, ipar- és kereskedelemügyi minisztérium intézetének és közegeinek kiállítása a mezőgazdasági csarnokban. Budapesti általános országos kiállítás. (1885)
  • Adatok az alkoholizmus kérdésének ismertetéséhez (1905)
  • Vogelschutz-Bestrebungen in Ungarn. Organisierung der gesellschaftlichen Mitarbeit (1910)
  • Bezerédj Pál emlékezete (1919)

Fontoj redakti

Referencoj redakti