J'accuse

"J'accuse ...!" (franca prononco [ʒaˈkyz], "Mi akuzas....") estas unu el la plej famaj publikaj leteroj en la tuta historio. Vere rimarkinda letero ĉar en ĝi, Émile Zola, la plej fama franca verkisto tiutempa, provis esti kondamnita al malliberejo por influi la Dreyfus-skandalon.

J’Accuse…! (Lettre au Président de la République)
artikolomalferma letero
Aŭtoroj
Aŭtoro Émile Zola
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 13-a de januaro 1898
vdr
Statuo de Dreyfus

La Dreyfus-skandalo redakti

La temo de la letero estis la maljusta traktado al Alfred Dreyfus. Dreyfus estis juda oficiro en la franca armeo kaj oni maljuste konviktis lin de ŝtatperfido dum sekreta juĝado. Poste li estis malhonore maldungita de la armeo kaj sendita al Diabloinsulo, franca punkolonio en Sudameriko.

La letero de Zola redakti

La letero de Zola, kiu publikiĝis la 13-an de januaro 1898 en la gazeto L'Aurore kaj iĝis tre fama, akuzis la plej altajn nivelojn de la franca armeo pri malhelpo al justico kaj kontraŭjudismo. La letero dividis la francan societon en simpatiantojn kaj malsimpatiantojn de Dreyfus, sed ĝia celo estis ke la registaro akuzu Zola-on pri kalumnio. Tia akuzo permesus al la defendantoj de Dreyfus aliri gravajn pruvmaterialojn de la sekreta juĝado.

Efekto de la letero redakti

La plano funkciis: malpli ol du semajnoj post la aperigo de la letero, oni konviktis Zola-on pri misfamigo. Oni forprenis sian membrecon en la franca Honora legio kaj li devis fuĝi de Francio dum dek unu monatoj por eviti la malliberejon.

Alfred Dreyfus estis rejuĝata unu jaron post la letero. Oni denove konstatis lian kulpon, sed oni pardonis lin. Finfine, en 1906, Dreyfus estis komplete senkulpigata kaj oni eĉ premiis lin per kruco de la Honora legio - honoro kiun kutime ricevas soldatoj kiuj subiris senparalelan martiradon. Li devis frue emeritiĝi de la armeo pro sia malbona sano (post efiko de sia mallibero en Diabloinsulo) sed re-aktiviĝis en la armeo kiam ekis la Unua mondmilito. Li batalis kiel batalionestro en la artilerio dum la Batalo apud Verdun kaj aliaj gravaj bataloj. Dreyfus mortis en 1935. Se oni vizitas la muzeon Musée d'Art et d'Histoire du Judaïsme en Parizo, oni vidos statuon de Dreyfus tenante sian dispecigitan glavon, indiko de sia malhonora maldungigo.

Posta uzado de "J'accuse" redakti

J'accuse (mi akuzas), la titolo de la letero, iĝis termino kaj en la franca lingvo kaj en la angla lingvo. Oni uzas tiujn vortojn, en la originala franca, por esprimi indignon kontraŭ potenculo, specife se oni kondamnas grandan socian maljustecon.