ÁVÉD Jákó (a:ve:d) estis hungara instruisto pri matematiko kaj fiziko, redaktoro, verkisto naskiĝinta en Gyergyószentmiklós la 24-an de oktobro 1843 kaj mortinta en Alba Iulia la 19-an de januaro 1922.

Biografio redakti

Jákó Ávéd studis en Pest matematikon kaj fizikon, li havigis diplomon de instruisto en 1877 en la Universitato de Koloĵvaro. Li instruis en Gyulafehérvár, Csíksomlyó, poste denove en Gyulafehérvár, kie li estis direktoro inter 1894 kaj 1901. Ekde 1883 li estis direktoro ankaŭ de la industria metifaklernejo kaj de la infanĝardeno. Li gvidis ekde 1875 la stacion pri meteorologio kaj ekde 1889 la stacion de inundsignanto. Li estis kunlaboranto de la Gyulafehérvári Közlöny, respondecredaktoro de la semajngazeto Gyulafehérvár (ekde 1888).

Verkoj ĉefaj redakti

  • Karcolatok Gyulafehérvár város jelenéből (Gyulafehérvár, 1880).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon