ANTOS János [pr. antoŝ] estis hungara honvedvickolonelo, bienulo naskiĝinta en Réty, la 22-an de decembro 1819 kaj mortinta en Abony la 20-an de novembro 1906.

Kariero redakti

Antos studis juron en Nagyenyed. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis komandanto de la gardistaroj de la ordo en Zalatna, poste li luktis ĉe Szenttamás, Manswörth, Kápolna, Isaszeg. Li iĝis vickolonelo ĉe la sieĝo de la fortikaĵo Buda. Li partoprenis en la batalo de Debreceno la 2-an de aŭgusto 1849. Li senarmiĝis ĉe Világos. Oni kondamnis lin por sesjara fortikaĵmalliberejo. En 1851 li estis amnestiita. Poste li edziniĝis kaj mastrumadis en Abony.

Verko redakti

  • Naplójegyzetek (Századok, 1907).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon