János Csek
János Csek [jAnoŝ ĉek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csek János estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.
János Csek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1916 en Gyulaj |
Morto | 19-an de oktobro 1961 (45-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • universitata instruisto |
János Csek[1] naskiĝis la 10-an de septembro 1916 en Gyulaj, li mortis la 19-an de oktobro 1961 en Budapeŝto.
Biografio redakti
János Csek maturiĝis en gimnazio en Kaposvár en 1934, poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Hungara Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1939. Post la diplomo li restis en la fakultato kiel praktikanto, ekde 1941 asistanto, en 1942 li doktoriĝis. Inter 1947 kaj 1952 li estis lektoro (ekde 1950 li instruis ankaŭ en la instituto), poste docento, ekde 1957 ankaŭ katedrestro kaj estro de la kuracejo ĝismorte. Inter 1954-1961 li estis ĉefredaktoro kaj ofta kontribuanto en la veterinata gazeto.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A vér és vizelet diasztaze mennyiségi változásainak klinikai értékelése kutyában (disertaĵo, 1942)
- Állatorvosi belgyógyászati alapismeretek (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1953)
- Állatorvosi belgyógyászati alapismeretek állategészségügyi technikumok számára (mezlerneja lernolibro, kunaŭtoro, 1956)