János Csontosi

hungara bibliotekisto

János Csontosi [jAnoŝ ĉontoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csontosi János estis hungara pastro, bibliotekisto, historiisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1883).

János Csontosi [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1846 en Hungara reĝlando, en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 25-an de oktobro 1918 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Csontosi studis teologion en Esztergom kaj Nagyszombat kaj li iĝis romkatiloka pastro en 1869. En 1872 li iĝis luterano. Post 2 jaroj li eklaboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi, baldaŭe en 1893 li estis senrajte akuzita, tial li plulaboris en alia ŝtata ofico. En 1916 li emeritiĝis. Li okupiĝis ĉefe pri kodeksoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • A Konstantinápolyból visszaérkezett Corvin-codexek bibliographiai ismertetése (1877)
  • A Budapesti Országos Könyvkiállítás latin kéziratai (Latinlingvaj manuskriptoj en la Budapeŝta Tutlanda Libroekspozicio) (1882)
  • Két modenai Corvin-kódex története (1893)

Fontoj redakti