CZETZ János, Czecz (cec) estis hungara honvedgeneralo naskita en Gidófalva la 8-an de junio 1822 kaj mortinta en Bonaero la 6-an de septembro 1904.

János Czetz
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1822 (1822-06-08)
en Habsburga monarkio
Morto 6-an de septembro 1904 (1904-09-06) (82-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Lingvoj hispanahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Tereza milita akademio vd
Profesio
Okupo verkistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

János Czetz finis militakademion en Bécsújhely. En 1848 kiel leŭtenanto li laboris en la ministerio pri milito, poste li estis provizora ĉefkomandanto de la trupoj en Transilvanio kaj havis gravan rolon en organizado de la armeo transilvania. La 16-an de majo 1849 oni nomumis lin generalo pro liaj meritoj havigitaj en la batalo de Sibio.

Post la falo de la liberecbatalo de 1848 kaj 1849 li elmigris. Li vivis en Hamburgo, Parizo, Turkio poste en Svislando, kie li laboris ĉe la fervojkonstruado de Mont Cenis. Li organizis la unuan hungaran legion en Italio en 1859.

Post la paco de Villafranca li loksidiĝis en Argentino kune kun sia edzino, nevino de la estinta diktatoro Juan Manuel de Rosas. Tie li fondis instituton de kartografio. En 1865 li havis gravan rolon en la organizado de la milito kontraŭ Paragvajo. Li fondis en Bonaero la Militakademion (Colegio Militar), kies li estis direktoro ĝis sia pensiuliĝo en 1895, do dum 25 jaroj. Dume li direktis dum 10 jaroj la aranĝadon de akvoaferoj de departemento Entre Ríos.

Verkoj redakti

  • Bems Feldzug in Siebenbürgen (Hamburg, 1850).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon