János Danielik

hungara katolika sacerdoto

János Danielik [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Danielik János estis hungara titulara episkopo, filologo, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia frato estis József Danielik.

János Danielik
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1817 (1817-05-20)
en Muráň
Morto 23-an de januaro 1888 (1888-01-23) (70-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • redaktoro • homsciencisto • pastro vd
Aktiva en Hungara reĝlando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Danielik [1] naskiĝis la 20-an de majo 1817 en Hungara reĝlando, en Murány (nuntempa Muráň (distrikto Revúca) en Slovakio). Li mortis la 23-an de januaro 1888 en Eger.

Biografio redakti

János Danielik studis teologion en Pest (urbo). Li pastriĝis en 1840, sed pli frue li jam instruis. En 1848 li redaktis revuon pri edukado, tial post jaroj li estis kondamnita je 2 monatoj. En la 1850-aj jaroj li konatiĝis kun Zsigmond Kemény. En 1861 li ricevis la titularan titolon episkopo de Priŝtino, krome li estis kanoniko de Eger kaj titulara preposto de Sajószentpéter.

Verkaro (elekto) redakti

  • A katholikus egyházi javak- és alapítványokról, tulajdonjogi tekintetben (1848)
  • A történet szelleme (Spirito de la historio) (1857) - premiita
  • Történeti tanulmányok (Historiaj studoj) (1866)
  • Középkori államtan (1881)

Fontoj redakti