János Földy [jAnoŝ foldi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földy János estis hungara juĝisto, advokato, altlerneja instruisto, inspektoro. Lia origina familia nomo estis Neupauer ĝis 1848.

János Földy
János Földy (desegnaĵo el 1851)
János Földy (desegnaĵo el 1851)
Persona informo
Naskonomo Neupauer János
Naskiĝo la  3-an de marto 1811(nun 1811-03-03)
en Hungario Szepesváralja (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 25-an de novembro 1886
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj germanahungaralatina
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Reĝa Jura Akademio
Okupo
Okupo juĝistoadvokato • jurosciencisto
vdr

János Földy[1] naskiĝis la 3-an de marto 1811 en Szepesváralja (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio), li mortis la 25-an de novembro 1886 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Földy apartenis al la germana minoritato de la lando. Li akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Kassa), poste li advokatiĝis en Pozono en 1834. Li laboris en advokata ateliero inter 1834-1839 en Pest (urbo), poste li instruis en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad). Post jaroj li iĝis vicakademiestro. Li ankaŭ politikadis por la progreso kaj kontraŭ la Habsburgoj. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis milita juĝisto, post fiasko de la revolucio li estis kondamnita je morto, pli poste je prizono. En 1856 li ricevis amnestion, poste li estis advokato sub pseŭdonimoj. Post 2 jaroj li estis juĝisto. Inter 1869-1875 li estis lerneja inspektoro, poste li emeritiĝis.

Elektitaj libroj redakti

  • Theses ex universa jurisprudentia et scientiis politicis... (1841)
  • Világostól Josephstadtig (1939)

Fontoj redakti

Referencoj redakti