János Halmos
HALMOS János [halmoŝ] estis hungara kantisto (tenoro) naskita en Arad la 27-an de decembro 1887 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de oktobro 1961.
Kariero redakti
Halmos komencis sian karieron en provincaj teatroj (Zombor, Miŝkolco). Li fariĝis ekde 1924 ano de la Városi Színház, ekde 1928 de la Operejo de Budapeŝto, ekde 1950 ĝia eterna ano.
El liaj roloj redakti
- Otello (Verdi);
- Bánk bán (Ferenc Erkel);
- Radames (Verdi: Aida);
- Turiddu (Mascagni: Parasztbecsület);
- Don José (Bizet: Carmen).
Fonto redakti
- Magyar Színházművészeti Lexikon