János Hornyik [jAnoŝ hornjik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hornyik János estis hungara arkivisto, historiisto, ĵurnalisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1863).

János Hornyik
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1812 (1812-10-13)
en Kecskemét
Morto 8-an de oktobro 1885 (1885-10-08) (72-jaraĝa)
en Kecskemét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

János Hornyik [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1812 en Kecskemét. Li mortis la 8-an de oktobro 1885 en Kecskemét.

Biografio redakti

János Hornyik frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Pécs. En 1834 li komencis sian karieron, li estis skribisto ĉe notario. En 1842 li iĝis arkivisto, en 1848 li estis elektita ĉefarkivisto en Kecskemét. Baldaŭe li havis similajn postenojn. Li konstante laboris en Kecskemét. Li redaktis la lokan gazeton ekde 1867, poste li estis ĉefredaktoro.

Memorigiloj redakti

Verkaro (elekto) redakti

  • Kecskemét város története (Historio de urbo Kecskemét), 1860-1866 - premiita verko
  • Pusztaszer, a honalapító magyar nemzet első törvényhozási közgyűlése színhelyének története 1865
  • Kecskemét város gazdasági fejlődésének története (1927)
  • A három város kertészete és gyümölcstermelése (1870)

Fontoj redakti