János Kardos [jAnoŝ kardoŝ], ankaŭ konata laŭ slovena ortografio Janoš Kardoš, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kardos János estis hungaria luterana pastro, instruisto, tradukisto.

János Kardos
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de februaro 1801(nun 1801-02-13)
en Hungario Norsinc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 12-an de aŭgusto 1875
en Hungario Őrihodos (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj germanaslovenahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lingvistotradukisto • teologo • verkisto • luterana pastoro
vdr

János Kardos[1] naskiĝis la 13-an de februaro 1801 en Norsinc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Noršinci (Moravske Toplice) en Slovenio), li mortis la 12-an de aŭgusto 1875 en Őrihodos (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Hodoš en Slovenio).

Biografio redakti

János Kardos apartenis al la slovena monoritato de la lando. Li frekventis luteranan lernejon en Sopron, poste li studis teologion en Vieno. Li pastriĝis en 1830. Li estis pastro de Szepetnek inter 1830-1835, poste en Hodoš 4 jardekojn. Li verkis kaj tradukis plurajn ekleziajn librojn kaj lernolibrojn. Kardos estis la unua, kiu tradukis verkojn de hungaraj verkistoj kaj poetoj de hungara en la slovenan lingvon (pli precize en slovenan lokan dialekton). Inter aliaj li tradukis verkojn de Sándor Petőfi, János Arany, Mór Jókai, Aleksandro Kisfaludy kaj Mihály Vörösmarty se ne paroli pri tradukaĵo de Biblio. En 1868 li tradukis la necesajn lernolibrojn al tiuj, kiuj volis lerni la slovenan dialekton.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Moses i Josua (1929)
  • Evangeliomszke vere ino cérkvi obcsinszki prigodi (1932)
  • Krátki návuk krsztsansztva (1837)
  • Mála historia bibliszka (1840)
  • Krsztsanszke czerkevne peszmi (1848)
  • ABC ali Návuk na píszajôcs-cstenyé za szlovenszke vucsevnice vödáni (1867)
  • Toldi: versusko pripovedávanje (1921)

Fontoj redakti

Referencoj redakti