János Karlócai
KARLÓCAI János (karlo:cai ja:noŝ) estis hungara juristo, montgrimpanto naskita en Kluĵo la 4-an de septembro 1920 kaj mortinta en Kaŭkazo, Sovetunio la 5-an de aŭgusto 1976.
János Karlócai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1920 en Kluĵo |
Morto | 5-an de aŭgusto 1976 (55-jaraĝa) en Kaŭkazo |
Lingvoj | germana • serba • latina • angla • franca • rusa • ĉeĥa • pola |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | juristo • montgrimpanto |
Biografio redakti
János Karlócai jurdoktoriĝis en 1942 en la Universitato de Budapeŝto, poste li havigis diplomon de instruisto pri angla-hungara lingvoj (1953). Li iĝis jurkonsilanto, pli poste advokato. Inter 1941–48 li estis vicprezidanto de la asocio Egyetemi Turista Egyesület de Budapeŝto. Je lia inicio ekestiĝis la Falsekcio Montgrompa de la Magyar Földrajzi Társaság. Li komencis montgrimpi en 1943 en la Alta-Tatra. Li partoprenis en la redaktado de la turistmapoj de Alta Tatra. Li ripetis la malkovran vojon de Mór Déchy, grimpinte la pinton plej altan de Svislando desude (4634 m Dufour Spitz, 1971). Li ekskursis en la Alpoj, en Dolomitoj, en Pireneoj, en Skotlando, Bulgario, en Montenegro, Grekio kaj Irano. Li mortis dum grimpado de la pinto 3800 m-a Kogutajo en la Kaŭkazo.
Verkoj redakti
- A nemzetközi kereskedelmi vétel és a Hágai Vételi Törvény (1964) kapcsolata (kandidata desertacio, 1972).