János KirschJohano Kirsch [jAnoŝ kirŝ], laŭ hungare kutima sinsekvo Kirsch János naskiĝinta la 12-an de januaro 1961 - urbo Mezőtúr - mortinta la 22-an de majo 2012 - en urbo Szekszárd, verkisto, poeto, diakono, esperantisto[1], preĝejdirektoro, mezlerneja instruisto, patro de 6 infanoj, sindediĉa disĉiplo de la katolikaj kaj urbanaj normoj. Li deklaris sin "duobla civitano", li konsideris sia plej alta vivcelo servi al tera kaj al la ĉiela patrujoj. Liaj kontemplaĵoj aŭdeblaj en la preĝejaj predikoj foj-foje aperis eĉ en skriba formo en la lokaj ĵurnaloj. Laŭ pretendoj li ankaŭ Esperante predikis, respektive verkis. Liaj poemoj verkitaj ĉi-lingve foje estas preskaŭ spegolbildoj de la hungara varianto, tamen alifoje el la sama inspiro, baza ideo naskiĝis plene malsamaj, finaj rezultoj. Dum pli ol tri jardekoj li partoprenis la Esperanto-movadon. Ĉiuj liaj familianoj parolas la lingvon.

János Kirsch

hungara poeto, verkisto, diakono, preĝejdirektoro, mezlerneja profesoro, patro de 6 infanoj, sindediĉa disĉiplo de la katolikaj kaj urbanaj normoj
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1961
en Hungario, Mezőtúr
Morto 22-an de majo 2012
en Hungario, Szekszárd
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco Hungaro
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto • poeto
Esperanto
Verkis en Esperanto JEL + IGE - ['Simbolo + Verbo'] - 1999, Karácsony ajándéka ['Donaco de Kristnasko'] - 2000, Égboltív – ['Firmamento'] 2000, Égboltív – ['Firmamento'] 2003, Szólni a tűz mellett ['Paroli apud fajro'] - 2004, Szólni atűz mellett ['Paroli apud fajro'] - 2004, A bejárható végtelen [La trairebla senfino2008], A katedrális küsszöbén [Sur la sojlo de l' katedralo] - 2009
Esperantistiĝis en 1976
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Mezőtúr, la infanaĝon li pasigis en vilaĝo Kuncsorba en departemento Jász-Nagykun-Szolnok. Lia patro estis terkulturisto, lia patrino plenumis la hejman laboron krom la prizorgo de la kvar infanoj. La ĝeneralan lernejon li finis en la naskovilaĝo, poste li iris al la Piarista Gimnazio en urbo Kecskemét, kie li abiturientiĝis. La studojn pri teologio kaj religioinstruado li plenumis en urbo Eger kaj Budapeŝto (1981-1990). Li akiris lingvoinstruistan diplomon en urbo Szombathely (1994).

Familio redakti

Li edziĝis en 1990. Lia edzino iĝis Rojik Ágota, Iliaj gefiloj estis: Veronika Ágota (1991), Mária Anna (1994-95), Márton Áron (1996), János Márk (1997), Péter Kristóf (2000) kaj Katalin Zsófia (2003).

Laboroj redakti

  • Li venis al urbo Tamási kiel religiinstruisto kaj pastro de animoj (1987).
  • En vilaĝo Zalaszabar li partoprenis kune kun sia edzino (1990) la organizadon de la katolika lernejo. Ili ambaŭ instruis tie.
  • Li estis paroĥejdirektoro en vilaĝo Iregszemcse (1994)
  • Sinjoro Mihály Mayer (episkopo), episkopo de Pécs konsekris lin diakono (1996)
  • Li estis direktoro de la urba preĝejo en Szekszárd, respektive instruisto pri religio en la Katolika Fakmezlerneojo Kolping (1998)

Liaj antologioj redakti

  1. JEL + IGE -- ['Simbolo + Verbo'] - 1999
  2. Karácsony ajándéka ['Donaco de Kristnasko'] - 2000
  3. Égboltív – ['Firmamento'] 2003
  4. Szólni a tűz mellett ['Paroli apud fajro'] - 2004
  5. Rejtjelenések – [Kaŝitaj signifoj] - 2005
  6. A bejárható végtelen [La trairebla senfino2008]

Memoraĵoj - Esperantalioj redakti

Inaŭguro de memortabulo en urbo Sekszárd la 19-an de julio 2012, je la 18 horoj, en la parko malantaŭ de la "Újvárosi-templom (preĝejo Újvárosi)".

Notoj redakti

  1. Esperantisto ekde la jaro 1976.

Fontoj redakti

Leksikonoj / Enciklopedioj redakti

Magyar Katolikus Lexikon ['Hungara Katolika Leksikono']

Antologioj redakti

János Kirsch -> Sur la sojlo de l' katedralo - 2009

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kirsch János en la hungara Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti