János Kolozsvári Czementes

KOLOSZVÁRI CZEMENTES János (koloĵva:ry cementes ja:noŝ) estis hungara fornisto pri valormetalo, alkemisto vivinta en la 16-a jarcento.

Biografio redakti

János Kolozsvári Czementes laboris en 1558 en Nagybánya, en 1568 en Sibio. Taglibro en manuskripto (verkita inter 1530–86) Boldogság könyve (Libro de feliĉo) detaligas la procedojn pri farado de arĝento kaj oro. Lia libro estas interesa ankaŭ pri kemia vidpunkto. La libro 120-paĝa grandparte estas hungarlingva miksite kun latinaj kaj sekretskribaj tekstoj.

Fonto redakti