János Nogáll
NOGÁLL János (pro. noga:l) estis hungara romkatolika episkopo, eklezia verkisto naskita en Győr la 24-an de junio 1820 kaj mortinta en Nadjvarado la 19-an de julio 1899.
János Nogáll | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1820 en Győr |
Morto | 19-an de julio 1899 (79-jaraĝa) en Oradea |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Károly Nogáll |
Okupo | |
Okupo | teologo • universitata instruisto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo |
Biografio redakti
János Nogáll studis teologion kaj filozofion en Nagyszombat kaj Peŝto. Inter 1845 – 53 li estis direktoro de la instituto de edukejo porpastra. En 1853 li alvenis al Augustineum de Vieno por animdirektoro. En 1857 li estis kanoniko de Nadjvarado, en 1880 oni ordinis lin episkopo. En 1851 – 52 li redaktis la semajngazeton Der katholische Christ.
Verkoj redakti
- Magyar nagy Officium… (Buda, 1833);
- Szentek tudománya… (Pest, 1851);
- Keresztény hitélet csarnoka (Nagyvárad, 1862);
- Boldogasszony követése (Pest, 1865);
- A keresztény hitrendszer… (Nagyvárad, 1876).