János Pálffy (palatino)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: János Pálffy (apartigilo)

János Bernard István PÁLFFY de Erdőd (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1664 en Vöröskő, mortis la 24-an de marto 1751 en Pozsony) estis hungara soldato kaj politikisto.

Johano Pálffy de Erdőd
Persona informo
János Pálffy
Naskonomo Pálffy János Bernard István
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1664 (1664-08-20)
en Červený Kameň (burgo)
Morto 24-an de marto 1751 (1751-03-24) (86-jaraĝa)
en Bratislavo
Tombo Katedralo de Marteno de Tours vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Pálffy ab Erdöd • Erdődy vd
Patro Miklós Pálffy vd
Patrino Maria Eleonore, Gräfin von Harrach zu Rohrau vd
Gefratoj Franz Pálffy • Miklós Pálffy • Mária Eleonóra, Gräfin Pálffy ab Erdöd • Mária Zsuzsanna, Gräfin Pálffy ab Erdöd vd
Infanoj Szidónia Pálffy • Paul Carl Graf Pálffy-Daun von Erdöd • Miklós Pálffy • Johann Pálffy • Erzsébet Terez, Gräfin Pálffy ab Erdöd vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Banuso de Kroatio
Dum 1704–
Hungara palatino
Dum 1741–1751
Antaŭulo Nikolao Pálffy de Erdőd, lia frato (1733–1740 neniu)
Sekvanto Ludoviko Ernesto Batthyány
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

János Pálffy komence lernis en Hungarujo, poste en Vieno, fine en Parma. En 1681 li komencis sian soldatan karieron. Li batalis precipe kontraŭ la turkoj. Li partoprenis en liberiĝo de Hungario en la 1680-aj jaroj, krome li batalis kontraŭ Emeriko Thököly. En 1687 li edziĝis, baldaŭ li havis 8 gefilojn. Depost forigo de la turkoj en Hungario li daŭris la militadon en Balkano. En la 1700-aj jaroj li batalis kontraŭ Francisko Rákóczi la 2-a. Ekde 1704 li estis banuso de Kroatio, ekde 1709 imperia marŝalo, ekde 1731 hereda kastel-kapitano de Pozsony kaj ekde 1741 palatino de Hungario.

Imperiestrino Maria Tereza nomis lin "la plej fervora el miaj subuloj".