RÉCSEI János (re:ĉei) estis hungara reformita pastro, fondusfarinto naskita en Debreceno la 2-an de aŭgusto 1754 kaj mortinta en Érbogyoszló la 15-an de aprilo 1836.

Biografio redakti

János Récsei studis en Debreceno, poste de 1782 ĝis 1787 en Utrecht. Li estis pastro de 1787 en Tiszaderzs, de 1792 ĝis 1810 en Székelyhíd, de 1814 ĝis sia morto en Érbogyoszló. En 1821 per sia fonduso je 17 mil forintoj li fondis la unuan katedron pri hungara lingvo en la reformita kolegio de Debreceno kaj li heredigis sian riĉan bibliotekon al kolegio.

Fonto redakti