János Ruzsicska
János Ruzsicska [jAnoŝ ruĵiĉka], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ruzsicska János Miklós estis hungara katolika pastro, benediktana monaĥo, abato, altlerneja instruisto. Lia nomvarianto estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Ruzsicska Nepomuk Miklós.
János Ruzsicska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de julio 1811 en Turzovka (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 3-an de septembro 1881 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Okupo | |
Okupo | teologo • pastro |
János Ruzsicska[1] naskiĝis la 14-an de julio 1811 en Turzovka (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nun en Slovakio), li mortis la 3-an de septembro 1881 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio redakti
János Ruzsicska aliĝis al la benediktana ordeno en 1826, poste li studis teologion. Li monaĥiĝis en 1832, pastriĝis post 3 jaroj, li doktoriĝis en Vieno en 1837. Post siaj studoj li instruis en benediktana ĉefabatejo en Győrszentmárton, ekde 1853 ĝismorte en Reĝa Universitato de Pest. Li estis fakulo pri la orientaj lingvoj. Li estis dekano en la studjaroj 1863 kaj 1867. Li iam ricevis la eklezian postenon ĉefabato de Győrszentmárton.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Assertatio theologica (1837)
- R. a hittud. kar dékánjának a lelépett nagys. rectorhoz intézett beszéde (1864)
- Egyház, annak szerkezete s alkotmánya (1868)
- Additamenta J. Ruzsicska Prof. ad Josephi Porubszky Ius Ecclesiasticum