János Surányi (kanoniko)

János Surányi [jAnoŝ ŝurAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Surányi János estis hungara katolika pastro, preposto, kanoniko, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Schaub [ŝaŭb] ĝis 1868.

János Surányi
Persona informo
Naskonomo Schaub János
Naskiĝo la  20-an de julio 1835(nun 1835-07-20)
en Hungario Oka (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 18-an de junio 1903
en Hungario Győr (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo • filozofokanoniko
vdr

János Schaub[1] naskiĝis la 20-an de julio 1835 en Oka (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Oggau am Neusiedler See en Aŭstrio), li mortis la 18-an de junio 1903 en Győr (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

János Surányi studis en Pest (urbo) kaj Vieno, li pastriĝis en 1860, krome li estis teologia doktoro. En 1866 li ekinstruis en seminario de Győr, kie li estis seminariestro en 1902. Intertempe li estis eklezia dekano en Pápa (1892), Komárom (1893), Rába (1894), Locsmánd (1897). Same en 1897 li ekhavis la eklezian titolon preposto, en la sekvanta jaro kanoniko. Li instruis ankaŭ en Reĝa Universitato de Budapeŝto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A polgári házasság (1869, premiita studo)
  • A szabadelvűség mint kormányrendszer (1873)
  • Gerbert és kora (1887)
  • Az állami tekintély erkölcsi alapja (1895)
  • A positiv bölcselet hatása hazánk jog- és állambölcselőire (1900)

Fontoj redakti

Referencoj redakti