János Szabó (agrikultura ministro)

János Szabó [jAnoŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó János estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, advokato.

János Szabó [1] naskiĝis en Tápiószentmárton en 1937.

Biografio redakti

János Szabó lernis juron en Scienca Universitato de Szeged, kie li akiris diplomon en 1960. Ekde 1965 li estis advokato en Győr. En 1989 li aliĝis al la refondita Etbienula Partio. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1994. Li estis nomumita ministro pri agrikulturo en 1993 en Kabineto Antall, same en Kabineto Boross. Resume li estis ministro proksimume jaron. Li forlasis la politikon depost 1994. Foje li estis deputito en municipo, krome li revenis al advokata laborejo. Menciindas, ke li lernis ludi je tarogato (speciala hungara blovinstrumento). Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Fontoj redakti