János Szabó (kanoniko)

János Szabó [jAnoŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó János estis hungara pastro, profesoro, kanoniko.

János Szabó [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1800 en Esztergom. Li mortis la 27-an de majo 1857 en Gödöllő.

Biografio redakti

János Szabó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo inter 1811-1816, poste 2 jarojn en pripastra lernejo en Pozsony, poste li lernis filozofion 2 jarojn en liceo de Nagyszombat, fine li lernis teologion inter 1819-1824 en Pest (urbo). En 1824 li pastriĝis, en la sekva jaro li estis prefekto en Pest en centra pripastra lernejo. Ekde 1830 li instruis en Universitato de Pest. Li estis nomumita trifoje dekano, en 1847 rektoro. En 1857 li ricevis la eklezian postenon kanoniko de Nagyvárad.

Liaj kontribuoj redakti

  • Status Praesens reg. lit. Universitatis Ungaricae (1830)
  • Írói orzásnak szemtelen tagadása az az cáfolata az írói rágalmazásnak
  • Oldallapok ns. Zala vm. fölírásához... (1841)

Fontoj redakti