János Sztipanovits

János Sztipanovits [jAnoŝ stipanoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sztipanovits János estis hungara-usonana inĝeniero, profesoro, membro (ekstera (2010)) de Hungara Scienca Akademio.

János Sztipanovits

János Sztipanovits [1] naskiĝis la 2-an de julio 1946 en Pécs.

Biografio redakti

János Sztipanovits frekventis teknikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1971. Post siaj studoj li estis asistanto en la universitato, inter 1980 - 1983 kiel docento. En 1980 li kandidatiĝis, post 2 jaroj li doktoriĝis. En 1983 li forlasis la landon kun la edzino kaj 2 gefiloj kaj li laboris en Universitato Vanderbilt en Naŝvilo (Tenesio). En 1998 li fondis samloke esporan instituton, post 2 jaroj li estis nomumita profesoro. Inter 1999-2002 li ricevis esploran taskon en Vaŝingtono, inter 2006-2010 li estis konsilisto de Usona Aerarmeo. Li ricevis prestiĝajn hungarajn kaj usonajn premiojn. Li okupiĝas precipe pri integrado de fizika kaj komputika sistemoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • The Power of Rich Syntax for Model-based Development (1974) - kunaŭtoro
  • Measurement and Modeling (1985)
  • A practical method for creating plant diagnostics applications (1996) - kunaŭtoro
  • A Case Study on Semantic Unit Composition (2007) - kunaŭtoro
  • A language for describing attacks on cyber-physical systems (2015) - kunaŭtoro

Memorigiloj redakti

  • fondaĵo por la menciita mezlernejo (1989)

Fontoj redakti