János Temesváry
TEMESVÁRY János [temeŝva'ry] estis hungara violonisto, meritartisto. li naskiĝis la 12-an de decembro 1890 en Szamosújvár kaj mortis la 8-an de novembro 1964 en Budapeŝto.
János Temesváry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1890 en Gherla |
Morto | 8-an de novembro 1964 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | violonisto • aldviolonisto • muzikinstruisto • universitata instruisto |
Biografio redakti
János Temesváry studis violonludon ĉe Jenő Hubay en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en Budapeŝto. Li estis ano de la arĉkvarteto Waldbauer – Kerpely ĝis 1940. Ekde 1911 li estis violoninstruisto. Inter 1922 – 1935 li estis lernejestro de la Poŝtista Muziklernejo, poste ĝis 1959 profesoro de la muzikakademio. Ekde 1927 ĝis sia pensiuliĝo (1960) li estis solistaldisto de la orkestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Inter 1927 – 1944 li estis vicprezidanto de Hungara Muzikasacio. En 1945 kune kun István Vasvári li organizis la Sindikaton de Profesiaj Muzikistoj, kies li estis prezidanto ĝis 1952.
Elektitaj disĉiploj redakti
Fontoj redakti
- Magyar Életrajzi lexikon