János Záborszky
János Záborszky [jAnoŝ zAborski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Záborszky János, konata en Usono John Zaborszky estis hungara-usona inĝeniero, matematikisto, profesoro, membro (honora en 1986) de Hungara Scienca Akademio.
János Záborszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1914 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de februaro 2008 (93-jaraĝa) en Sankta Luiso |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
János Záborszky [1] naskiĝis la 13-an de majo 1914 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de februaro 2008 en Sankta Luiso.
Biografio redakti
János Záborszky frekventis teknikuniversitaton en sia naskiĝurbo. Post la diplomo en 1937 li ekinstruis samloke en la universitato. Li atingis la sciencan gradon D.Sc. en 1943, krome li havis postenon en municipa firmao en Budapeŝto. En 1947 pro la komunistoj li migris al Usono, kie li estis lektoro en Universitato de Misurio. En 1954 li iris al Vaŝingtona Universitato ĉe Sankt-Luizo. En 1974 li fondis novan esploran sekcion, kiun li gvidis ĝis 1989.