Jánovce (distrikto Poprad)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jánovce

Jánovce (hungare Szepesjánosfalva [sepeŝjAnoŝfalva], germane Hensdorf) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ 2 proksimaj vilaĝetoj apartenas al la municipo.

Jánovce
hungare: Szepesjánosfalva, germane: Hensdorf
municipo
Oficiala nomo: Jánovce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Poprad
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Parto(j) Machalovce, Čenčice
Situo Jánovce
 - alteco 579 m s. m.
 - koordinatoj 49° 01′ 07″ N 20° 25′ 46″ O / 49.01861 °N, 20.42944 °O / 49.01861; 20.42944 (mapo)
Areo 9,6760 km² (967,6 ha)
Loĝantaro 1 498 (31.12.2011)
Denseco 154,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1312
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 059 13
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj PP
NUTS 523542
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Jánovce (Poprad District)
Retpaĝo: obec-janovce.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Jánovce situas laŭ ĉefvojo Spišská Nová Ves-Poprad (same aŭtovojo kaj fervojo estas tre proksime). La lasta urbo troviĝas je 12 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1312 en latina formo "villa Johannis", la hungara loknomo „Janofaluwa” aperis en 1448. En 1787 120 vilaĝanoj loĝis en 17 domoj, en 1828 178 vilaĝanoj loĝis en 23 domoj. Ĝis 1892 la oficiala hungara loknomo estis Jánócz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szepesjánosfalva 186 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Levoča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jánovce 1116 homoj, (1017 slovakoj, 71 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti