Jóannes Eidesgaard

Jóannes Dan Eidesgaard (19-an de aprilo 1951 en Tvøroyri, Ferooj) estis prezidanto de la feroaj socialdemokratoj en 1996-2011 kaj ĉefministro de Ferooj en 2004-2008.

Jóannes Eidesgaard

Fruaj jaroj redakti

Liaj gepatroj estas Jona naskigis kiel Magnussen el Trongisvágur kaj Erling Eidesgaard el Oyndarfjørður. Lia edzino estas Anita Eidesgaard (nask. Joensen) el Froðba. Ili havas du infanojn, Erling kaj Ingun Eidesgaard. Li abiturientiĝis en 1970, poste diplomitiĝis en 1977 kiel instruisto.

Eidesgaard laboris komence kiel instruisto sur la naskiĝa insulo Suðuroy, en baz- kaj mezlenejoj.

Politiko redakti

Ekde 1990, li estis membro de Løgting. De 1991 ĝis 1996, li estis ministro en diversaj koalicioj kaj estis de 1994 ĝis 1996 ankaŭ vic-ĉefministro.

De 1998 ĝis 2001, li estis unue el la du feroaj politikistoj, kiel parlamentano en la dana parlamento, la t.n. Folketing.

Ekde la 4-a de februaro 2004, Jóannes Eidesgaard estis registara givdanto, ĉefministro de Ferooj. La koalicia registaro konsistis el socialdemokratoj, konservativoj kaj unuiiĝistoj. Post la parlamentaj elektoj en 2008, establiĝis sub lia gvido maldekstra kolicio el socialdemokratoj, respublikanoj kaj centristoj. Kiam la koalicio en la sama jaro kolapsis kaj li perdis la konfidon al respublikana ĉefo Høgni Hoydal, kaj abdikis pri sia pozicio la 24-an de septembro 2008. Lia posteuilo iĝis Kaj Leo Johannesen, la prezidanto de la kunregintaj unuiĝistoj. Eidesgaard paroprenis en la nova kabineto kiel ministro pri financaj aferoj. Li abdikis la 20-an de februaro 2011.

Distingo redakti

  • 16-an de septembro 2007 – grandkavalira kruco kun stelo de Respubliko Islando, pro servojpor la ekonomia unuiĝos de Islando-Ferooj.