Jósvafő
Jósvafő estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Putnok en areo de la Nacia parko Aggtelek ĉe la hungara-slovaka landlimo. En Jósvafő troviĝas la famaj gutŝtonaj grotoj, pluetendiĝoj de kavernoj de Aggtelek. La areo estas listigita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 22 km²
- Alto super marnivelo: 206 m
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 3758
- Telefonprefikso: 48
Historio redakti
Jósvafő estis unuafoje menciita en 1272 laŭ tiama ortografio Ilsuafey. En 1998 la lernejo ĉesis sian agadon, la konstruaĵo iĝis vilaĝodomo (de la vilaĝa estraro).
Vidindaĵoj redakti
En la vilaĝo troviĝas konstruaĵo de iama muelejo, proksime al la vilaĝo la elirejo de kaverno, hotelo Tengerszem, fonto de Jósva, kirko kaj lageto Tengerszem (marokulo).
Famuloj redakti
En Jósvafő naskiĝis: