Józef ROTBLAT (4-a de novembro 1908 en Varsovio - 31-a de aŭgusto 2005 en Londono) estis pola nuklea fizikisto (juddevena), aktivulo por la malpermeso de la nukleaj armiloj. Li partoprenis en la fondado kaj organizado de la Konferencoj Pugwash, pro kio li ricevis kun tiu ĉi organizaĵo la Nobelan Premion pri Paco en 1995.

Józef Rotblat
Nobel-premiito
Persona informo
Józef Rotblat
Naskiĝo 4-an de novembro 1908 (1908-11-04)
en Varsovio, Vistula Land,  Rusia Imperio
Morto 31-an de aŭgusto 2005 (2005-08-31) (96-jaraĝa)
en Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Pollando vd
Alma mater Universitato de VarsovioUniversitato de LiverpoloUniversitato de Londono vd
Familio
Patro Zygmunt Rotblat vd
Profesio
Okupo fizikisto vd
Laborkampo fizikonuklea fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rotblat naskiĝis en Varsovio en la tiama Kongresa Pollando dum la dispartigoj de Pollando-Litovio aŭ dispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Li studis en la Universitato de Varsovio kaj ĝis 1939 li laboris en la universitato kaj diversaj sciencaj institutoj.

Dum vojaĝo al Liverpool (Britio), li decidis lukti en la Dua Mondmilito. Tie li kunlaboris kun James Chadwick kaj dum la milito sin engaĝis en la Projekto Manhattan. Post la fino de la milito, li fariĝis unu el la plej kritikaj al la nukleaj armiloj. Li advokatis la kunlaboron de la sciencistoj de la oriento kaj la okcidento dum la Malvarma Milito, kaj la respekton al morala kodo inter la sciencistoj.

Li helpis en la nuklea senarmiĝa organizo de la Konferencoj Pugwash, kiuj en la samnoma kanada urbo kunvenigis sciencistojn por diskuti la rolon de la scienco en la socio kaj la kontribuon al la monda paco. Li mem kaj la organizon de la Konferencoj ricevis en 1995 la Nobel-premion de la Paco.