Józef Rufin WYBICKI [jUzef rUfin vibIcki], naskita la 29-an de septembro 1747, mortinta la 10-an de marto 1822, estis pola poeto kaj politikisto. Li verkis la tekston de la kanto Mazurek Dąbrowskiego, kiu iĝis la nacia himno de Pollando.

Józef Wybicki
Persona informo
Naskonomo Józef Rufin Wybicki
Naskiĝo 29-an de septembro 1747 (1747-09-29)
en Będomin
Morto 10-an de marto 1822 (1822-03-10) (74-jaraĝa)
en Manieczki
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Familio
Dinastio Q106580418 vd
Edz(in)o Q15618112 vd
Profesio
Okupo poeto • politikistoadvokatodramaturgo vd
Aktiva dum 1775– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La lokoj de la rezisto de la anoj de la Bara Konfederacio kaj la batal-lokoj de Bara Konfederacio kontraŭ la rusa armeo kaj la armeo de la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski

Wybicki naskiĝis kiel pola nobelo en Pomerio, en Będomin. Li estis en 1767 deputito de Pola Sejmo, inter 1768 kaj 1772 ano de la Bara Konfederacio, kunlaboris en la kreado de la pola leĝaro kaj en la nacia eduka komisiono; krome li aktivis en la Patriota Partio en la tempo de la Granda Sejmo (La Kvarjara Sejmo), partoprenis en la ribelo de Tadeusz Kościuszko kaj kunorganizis la polajn legiojn en Italio kiel plenkomisiito de Napoleono en Pollando okupita dum la francaj kampanjoj de 806 kaj 1809. Post 1815 li estis altrangulo en Kongresa Pollando. Li do partoprenis ĉiujn gravajn politikajn aktivadojn dum sia vivotempo.

Ankaŭ sian literaturan verkon Wybicki konsideris formo de politika aktivado. Li ĵurnalisme kaj literature traktis temojn de politiko kaj socio. Kvankam li mem ne konsideris sin elstara poeto, ĉiu polo konas unu poemon lian: Pieśń Legionów Polskich (kanto de la polaj legioj).

Tiu kanto, konata ankaŭ kiel "Mazurek Dąbrowskiego" (marŝo de Dąbrowski), estis kreita en Reggio Emilia (Italio) en julio 1797) kaj intencita por la adiaŭa ceremonio al generalo Jan Henryk Dąbrowski, renkontonta Napoleonon. La teksto de la kanto de tiam trairis multajn modifojn por adapto al la historia medio. Origine ĝi estis armea, poste nacia kanto prezentata dum patriotaj ceremonioj. De post la batalo de Grochów (1831) dum la Novembra Ribelo ĝi estas konsiderata kiel nacia himno. En 1926 ĝi estis oficiale deklarita la nacia himno de Pollando.

Józef Wybicki estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Kuriozaĵo redakti

En la opereto "La almoza studento" (Der Bettelstudent) de 1882 la ĉefrolulo Symon Symonovicz agas kiel fikcia "princo Wybicki". Estas necerte, ĉu tiu persono aludas la historian Józef Wybicki.