ANTALL József (Budapeŝto, la 8-a de aprilo, 1932- Budapeŝto, 12-a de decembro 1993) Hungara historiisto, konservativa politikisto, la unua demokratie elektita ĉefministro de la postkomunisma Hungario, inter la jaroj 1990 ĝis 1993.

József Antall
Persona informo
Antall József
Naskiĝo 8-an de aprilo 1932 (1932-04-08)
en Budapeŝto
Morto 12-an de decembro 1993 (1993-12-12) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Hungara Demokrata Forumo vd
Familio
Patro József Antall vd
Infanoj Péter Antall vd
Parencoj István Szücs vd
Profesio
Okupo politikistohistoriisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li venis el burĝa familio, lia patro (ankaŭ nomata József Antall (pli maljuna)) laboris en la ministrejo pri internaj aferoj en 1939 kaj li helpis fuĝi multajn polojn al Hungario. Lia patro laboris en 1945-1946 kiel Rekunstrua Ministro, en 1949 retiriĝis de la politiko, sed en 1956 partoprenis en la Hungara Revolucio. Tio estis la familia heredaĵo, fono de la posta ĉefministro (juna) Antall József.

Antall Jószef studis historion-hungaran lingvon, literaturon kaj fakojn kiel arkivo, biblioteko, muzeologio en ELTE (hungara universitato) inter 1950-1962. Dumtempe kunlaboranto de la Tutlanda Arkivejo, Pedagogia Scienca Instituto, scienca esploristo, instruisto en mezlernejo. Pro lia aktivado dum la Hungara Revolucio 1956, li estis maldungita, sed en 1957 denove laboras kiel instruisto (1957-1959), bibliotekisto (1960-1962). Ekde 1964 li estas scienca ĉefkunlaboaranto ĉe Semmelweis Medicinhistoria Muzeo kaj Arkivejo, poste ties vic-direktoro, vic-ĉefdirektoro, 1974-1984 komisiita ĉefdirektoro, 1984-1990 ĉefdirektoro.

Li estis kunfondinto de MDF (Hungara Demokrata Forumo, hungare Magyar Demokrata Fórum), ties prezidanto en 1989.

Li anis en diversaj sciencaj kaj politikaj asocioj.

Eksteraj ligiloj redakti