József Balázs (dramaturgo)
József Balázs [jOĵef balAĵ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balázs József estis hungara dramaturgo, scenaristo, ĵurnalisto.
József Balázs (dramaturgo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1944 en Vásárosnamény |
Morto | 13-an de oktobro 1997 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto • dramaturgo |
József Balázs[1][2] naskiĝis la 19-an de marto 1944 en Vitka, li mortis la 13-an de oktobro 1997 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Balázs maturiĝis en gimnazio en Mátészalka en 1962, poste li translokiĝis al Budapeŝto, kie li estis simpla laboristo. Baldaŭ li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1969, poste li doktoriĝis en 1974. Dum la studentaj jaroj li kreis amatorajn filmojn, post la diplomo li estis ĵurnalisto, ekde 1976 dramaturgo kaj scenaristo en filma produktejo. Lia grava kaj longa malsano baris lian impeton en la literaturo. Li edziĝis en 1969, post 2 jaroj filino naskiĝis. En 1976 li ricevis stipendion, premiojn inter 1976-1999 (la lastan jam postmorte).
Elektitaj verkoj redakti
- Magyarok. (romano, 1975; filmo, 1978)
- Koportos. (romaneto, 1976; filmo, 1979)
- Fábián Bálint találkozása Istennel. (romano, 1976, 2005; filmo, 1980)
- Szeretők és szerelmesek. (romano, 1978)
- Az eltévedt tank. (novelaro, 1983)
- A homok vándorai. (dramo, 1983)
Memorigiloj redakti
- memortabuloj en Budapeŝto kaj Vásárosnamény
- biblioteko de Vásárosnamény portas la nomon "Balázs József"
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM632503;jsessionid=F4B3986805559E9FAC343EA82AF62ABA hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm0051360/ usona filma datenaro