József Baróti
József Baróti [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baróti József estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Brüll, lia familia nomvarianto estis Baróthy [barOti].
József Baróti | |
---|---|
József Baróti | |
Persona informo | |
Naskonomo | Brüll József |
Naskiĝo | la 23-an de novembro 1886 en Felsőpakony (Hungario) |
Morto | la 9-an de decembro 1940 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro |
József Brüll [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1886 en Felsőpakony, li mortis la 9-an de decembro 1940 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Baróti akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1908, poste li debutis en Nacia Teatro (Kolozsvár). En la sekvaj jaroj li estis aktoro en pluraj provincaj urboj. Dum la 1-a mondmilito li batalis, eĉ li estis vundito kaj militkaptito. Li hejmenvenis en 1918, en la sekva jaro li havis rolojn en Teatro Madách, en la teatra jaro 1920 li estis reĝisoro en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). En la sekva teatra jaro li estis ĉefreĝisoro en Teatro Belvárosi. Ekde 1923 kaj 1928 li denove estis aktoro en Teatro Magyar, inter 1924 kaj 1927 en Nacia Teatro (Szeged). Li estis samtempe aktoro kaj reĝisoro en Nova Teatro (Budapeŝto) (1928–1932) kaj Teatro Belvárosi (1932-1939).
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - titolrolo
- La Venecia Komercisto - Shylock
- Molière: La Avarulo - titolrolo
- Henrik Ibsen:
- Peer Gynt - titolrolo
- Bygmester Solness - titolrolo
- Goethe: Faust - Mephisto
- Dezső Szomory: Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) - titolrolo
Elektitaj filmaj roloj redakti
- Rákóczi induló (1933) – ambulancisto
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935) – lerneja servisto
- Az ember néha téved (1937) – instruisto
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti
- Földes I.: Terike
- Lakatos L.: Magas cé
- Fodor L.: Egy asszony hazudik
Lia libro redakti
- A maszkírozás művészete (sen eldonjaro)