József Barsi [jOĵef barŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barsi József estis hungara statistikisto, pastro, instruisto, verkisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1870).

József Barsi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1810 (1810-02-24)
en Janova Lehota
Morto 18-an de februaro 1893 (1893-02-18) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francaitalaanglahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • publikigisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Barsi [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1810 en Hungara reĝlando, en malgranda vilaĝo Lehota (nuntempa Janova Lehota en Slovakio). Li mortis la 18-an de februaro 1893 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Barsi frekventis lernejon en Supra Hungarujo, poste li pristudis teologion en Pest (urbo), fine li iĝis pastro. En 1837 li estis armea pastro en Milano, pli frue kaj poste ordinara pastro en diversaj lokoj de Hungara reĝlando. Li apogis plume la hungaran revolucion en 1848, tial en la sekva jaro la Habsburgoj kondamnis lin por longa malliberejo. En 1856 li ricevis amnestion. En 1861 li ekinstruis en urbo Pest. Inter 1867-1888 li laboris en Reĝa Statistika Oficejo. En 1891 li blindiĝis.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az iparosok vagy László mester 1860 - premiita verko
  • A szerelemről és házasságról (Pri la amo kaj geedziĝo) 1861 - premiita verko
  • Az egészség négy könyve (Kvar libroj de la sano) 1864 tradukita el la angla
  • Magyarország közoktatási statisztikája (Eduka statistiko de Hungarlando) 1868
  • Utazás ismeretlen állomás felé (Vojaĝo al nekonata stacio) 1890 - Memoroj pri la malliberejaj jaroj

Fontoj redakti