József Boros (kuracisto)

hungara-germana internisto

BOROS József [pr. boroŝ] (naskiĝis la 17-an de oktobro 1890 en Arado, mortis la 11-an de novembro 1962 en Saarbrücken) estis hungara-germana kuracisto, internisto, universitata profesoro.

Kariero redakti

Boros sian diplomon havigis en la Universitato Budapeŝto (1913). En 1938 li iĝis direktoro de la kliniko pri internaj malsanoj. En decembro 1944 li forlasis Hungarujon kaj loksidiĝis en Germanujo. En Halle li estis ankaŭ rektoro. Ekde 1948 li prelegis en la Universitato Eŭropo en Saar-regiono. Ekde 1950 ĝis 1962 li estis en Saarbrücken direktoro-profesoro de la universita kliniko de la Saar-regiono.

Verkoj redakti

  • Haematologia (Bp., 1935);
  • A helyes táplálkozás (kun Ervin Kolta, Bp., 1940);
  • Lehrbuch der klinischen Hämatologie (kun Béni Boros, Walter Franz, München-Gräfelfing, 1960).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon