József CSOMA [jOĵef ĉoma], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csoma József estis hungara historiisto, arkeologo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1900).

József Csoma [1] naskiĝis la 27-an de junio 1848 en Rásony. Li mortis la 1-an de marto 1917 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Csoma frekventis mezlernejon en Pest (urbo), universitaton en Sárospatak. Li okupiĝis pri blazonoj, sigeloj, tomboŝtonoj de hungaraj nobeloj, magnatoj. En 1879 li vojaĝis al Nubio. La ceterajn tempojn li plejparte pasigis en sia bieno en Abaújdevecser, kiu nun estas ekstera parto de Encs.

En 2008 en Encs okazis scienca konferenco pri József Csoma.

Verkaro (elekto) redakti

  • Őstörténelmi nyomok Abaúj megyében (Pratempaj postsignoj en departemento Abaúj) (1890)
  • Alte Grabdenkmäler aus Ungarn (1890)
  • Núbiában. Útirajzok 1879-ből (En Nubio, Vojaĝpriskribo el 1879) (1897)
  • Magyar nemzetségi címerek (1904) - ĉefverko

Fontoj redakti