József Dinnyés[1] [elp. jOĵef dinjEŝ] laŭ hungarlingve kutima nomordo Dinnyés József (n. la 4-an de aŭgusto 1948 en Szeged, m. la 9-an de marto 2021 en Budapeŝto[2]) estis hungara komponisto, gitaristo, kantisto, tekstopoeto kaj esperantisto. Li nomumis sin kantoposedanto. Oni ofte nomumas lin "la hungara Bob Dylan", aŭ laŭ moka maniero Bob Dinnyés.

József Dinnyés
József Dinnyés
József Dinnyés
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1948 (1948-08-04)
en Szeged
Morto 15-an de marto 2021 (2021-03-15) (72-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Li kantis ankaŭ en Esperanto.

"Mi estas muzikisto inter poetoj, poeto inter muzikistoj. Triono de miaj homoj estas senigita de sia patrujo, sub la regado de aliaj popoloj. Mi perdus min, se mi reprezentus la mondan guston kaj forkurus de miaj naciaj tradicioj". - József Dinnyés

Biografio redakti

József Dinnyés komencis kantadi en sia naskiĝurbo en 1963. Post 3 jaroj li fondis ŝlagro-orkestron, kie li ankaŭ verkis tekstojn por la kantoj. En la sama jaro li estis oficiale profesia kantisto. En 1967 li akiris tutlandan famon pro ka kanto „Karrier” prezentita en festivalo. Li tiutempe apartenis al protestaj kantistoj, nature konformaj al la socialismo. En la sekvaj jaroj li estis konstanta muzikisto de la junularaj tendaroj, renkontiĝoj. Tamen iomete li estis neglektita, el lia muzikdisko kanto estis forigita.

En la 1970-aj jaroj li prezentis melodiojn por konataj poemoj. Li ricevis premiojn nur depost la socialismo inter 2001–2018.

Esperanto redakti

 
Kovrilpaĝo de la sonkasedo kun kantoj en Esperanto de József Dinnyés

En 1985, li venis en kontakto kun la lingvo Esperanto, kiu tiom fascinis lin ke li faris plurajn famajn esperantajn poemojn kaj kantis pli multajn proprajn kantojn en Esperanto. Lia muziko en Esperanto estis eldonita en 1986 de Lingvo-Studio. Ĉi tio konigis lian nomon en dekoj da landoj, sed li ne povis atingi veran sukceson ĉar li ne parolis la lingvon sufiĉe flue. Inter la 16 kantoj de la albumo troviĝas ne nur liaj propraj kantoj, sed ankaŭ la melodiigitaj versoj de famaj Esperantaj poetoj kiel Julio Baghy, L.L. Zamenhof, Raymond Schwartz kaj aliaj. Sur la retejo de Lingvo-Studio vi trovas ĉiujn tekstojn de la kasedo[3].

Verkaro redakti

Libroj redakti

(hu) La libro de miaj kantoj ; Eötvös, Bp., 1989 ISBN 9635009798

(hu) La voĉa kantaro de Huszár Gál , Bp, ISMN 979-801666-78-9

Sonkasedoj kaj diskoj redakti

Estis eldonitaj dekoj da sonkasedoj kaj kompaktdiskoj inter alie en Esperanto (Al venko! - muzikaj poemoj en Esperanto, eld. Lingvo-Studio)[3].

Ekzistas ankaŭ 4 kompaktdiskoj kun 100 kantoj (tekstoj de József Dinnyés).

Premioj [ redakti fontotekston ] redakti

  • 2001 - Kavaliro de Hungara Kulturo
  • 2001 - Memorplako de Kanizsa Pro Urbe
  • 2003 - Premio Ferenc Béres
  • 2006 - Premio Radnóti - por reklamado de literaturo
  • 2007 - Defendanto de nia nacia identeco, rekomendletero en Transilvanio
  • 2008 - memoriga medalo Balassi
  • 2012 - NKA-Stipendio
  • 2018 - Kavalira Kruco de la Hungara Merita Ordeno

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. https://zene.hu/cikkek/cikk.php?id=14042
  2. (hu) Ágnes Dinnyés verkis nekrologon en sia Facebook-paĝo, la 16-an de marto, 2021
  3. 3,0 3,1 (eo) Sonkasedo: Dinnyés: Al venko!, Lingvo-Studio