József Engel (skulptisto)
József Engel [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Engel József estis hungara skulptisto.
József Engel | |
---|---|
József Engel en 1880 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1815 en Sátoraljaújhely |
Morto | 30-an de majo 1901 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
József Engel [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1815 en Sátoraljaújhely (Hungara reĝlando), li mortis la 30-an de majo 1901 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Engel devenis el juda familio. Li lernis talmudon, libertempe li lerte skulptadis lignojn. Nur post morto de lia patro li studis skulptadon inter 1832-1838 en Akademio de Belartoj de Vieno de Johann Nepomuk Schaller. Jam en 1836 la akademio aljuĝis al li premion por Juno kaj en 1838 por Apollo-kapo. Li studvojaĝis al Munkeno, Parizo kaj Londono. En la lasta urbo li restis inter 1838-1847, eĉ havanta apoganton li studis en la angla akademio. Pro sukceso de lia skulptaĵo li povis longe vivi en Romo inter 1847-1866, poste li hejmenvenis. Liaj skulptaĵoj havis plurajn premiojn. Li ofte ĉerpis temojn el la greka mitologio.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- mondekspozicio en Londono (1851)
- mondekspozicio en Manĉestro (1857)
- mondekspozicio en Vieno (1873)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
- Juno-kapo, 1836
- Apollo-kapo, 1838
- Amazonoj kontraŭ Argonauta, 1846
- Achilles transdonas kadavron de Penthesilea, 1851
- Knabino kun kolomboj, 1858
- Eva,
- Dormema Cupido,
- István Széchenyi, 1880 (vidu la bildon!)
- bustoj pri János Balassa, Matiaso la 1-a (Hungario), Péter Pázmány, Miklós Révai, Kálmán Szerdahelyi, Ede Szigligeti, Viktoria (Britio), Maria Tereza de Aŭstrio