József Ernyey [jOĵef ernjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ernyey József estis hungara apotekisto, ĵurnalisto, muzeestro, profesoro, historiisto.

József Ernyey
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1869 (1869-09-21)
en Nitrica
Morto 1-an de oktobro 1945 (1945-10-01) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiisto
vdr

József Ernyey [1] naskiĝis la 21-an de septembro 1869 en Hungara reĝlando en Dvornik (nuntempa vilaĝparto de Nitrica en Slovakio). Li mortis la 1-an de oktobro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Ernyey frekventis gimnaziojn en diversaj urboj de Supra Hungarujo, poste li laboris en apoteko en Kapuvár en 1889. Li faris ekzamenon el farmacio en 1892 en Kolozsvár, poste li estis apotekisto en diversaj urboj. Li lernis 3 semestrojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto, 4 semestrojn en la altlernejo pri bestkuracistoj. Post lernado li estis ĵurnalisto, ekde 1895 li kontribuis ĝis 1908 nur en farmaciaj revuoj. Ekde 1903 li laboris ankaŭ en Hungara Nacia Muzeo, li kelkfoje studvojaĝis en Eŭropo. Ekde 1925 li instruis en farmacia lernejo. En 1934 li estis nomumita muzeestro de naturscienca muzeo. Post 3 jaroj li pensiuliĝis, samtempe li ricevis premion. Inter 1936–1939 li instruis en la ĵus menciita universitato.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Elenchus Medicaminum (1905) - lia unua libro
  • A pozsonyi botanikuskert katalógusa 1651-ből (1916)
  • A gyógyszerészi múzeumok ügye (1928)
  • Szerzetesrendjeink gyógyszertárai (Niaj ordenaj apotekoj), (1932)
  • Bilder aus der Geschichte der niederungarischen Bergstädte (1938)
  • Egy német gyógyszerész Budán Mátyás és II. Ulászló idején (1940)

Memorigiloj redakti

  • prenis la nomon "Ernyey József" la farmacihistoria biblioteko

Fontoj redakti