József Gödöny

biografio pri hungara kriminologo

József Gödöny [jOĵef godonj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gödöny József estis hungara prokuroro, kriminologo.

József Gödöny
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1925 (1925-05-01)
en Szászvár
Morto 26-an de julio 1993 (1993-07-26) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo akuzisto • kriminologo
vdr

József Gödöny[1] naskiĝis la 1-an de majo 1925 en Szászvár, li mortis la 26-an de julio 1993 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Gödöny maturiĝis en gimnazio en Pécs en 1944, post kvin jaroj li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Erzsébet. Post la diplomo li laboris en la distrikta juĝejo (1949–1951), poste li estis prokuroro en Pécs (1951–1953), Komló (1953–1954) kaj Budapeŝto (1954–1960). Intertempe en 1952 li akiris prokuroran-juĝistan diplomon. Li gvidis kriminologian instituton de 1960 ĝis sia emeritiĝo 1991. Li kandidatiĝis en 1967, doktoriĝis en 1976 ĉe Hungara Scienca Akademio, same en 1976 li ekhavis la titolon titulara profesoro. Li ricevis premiojn inter 1954-1985. Li edziĝis en 1953, lia edzino naskis filon en 1958.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A büntetés a szovjet büntetőjogban (1950)
  • Bizonyítás a nyomozásban (disertaĵo 1967, monografio 1968)
  • A társadalmi-gazdasági fejlődés és bűnözés (disertaĵo, monografio, 1976)
  • A büntető eljárás magyarázata (aparta ĉapitro, 1982)
  • Irk Albert-emlékkötet (enkonduka parto, 1991)

Fontoj redakti

Referencoj redakti