József Körner
József Körner [jOĵef korner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Körner József estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.
József Körner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1907 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de februaro 1971 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Pantheon of the Workers' Movement |
József Körner[1] naskiĝis la 17-an de marto 1907 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de januaro 1971 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Körner akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1929 (1930?). Post siaj studoj li laboris ĉe Alfréd Hajós. Li estis fondinta membro de hungara frakcio de Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo. Inter 1932 kaj 1947 li estis individua arkitekto, poste dum la socialismo evidente li laboris en ŝtataj entreprenoj, kie li estis fidela membro de la socialisma realismo. Li ricevis arkitekturan premion en 1953, post 6 jaroj premion Kossuth.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti
- banejo "Szabadság" (Budapeŝto, kunarkitekto, 1948, vidu la foton!)
- sesetaĝa loĝdomo (Budapeŝto, 1952)
- loĝkvartalo (Budapeŝto, kunarkitekto, 1956)
- tombeja panteono (kun skulptisto Zoltán Olcsai-Kiss, 1958, vidu la foton!)
- biblioteko (Tatabánya, kunarkitekto, 1965)
- hotelo (Veszprém (urbo), 1967)
Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1954, 1955)
- Budapeŝto (1960, 1992)
- Szeged (1963)