József Kaposy [jOĵef kapoŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kaposy József estis hungara pastro, instruisto, bibliotekisto, redaktoro, tradukisto. Lia familia nomo estis Klein ĝis 1881, inter 1881-1919 Kaposi, poste Kaposy. Liaj pseŭdonimoj estis Constantinus, Cosinus, Delta, Tankréd, Exorcista, Palóc Regő.

József Kaposy
József Kaposy
József Kaposy
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1863 (1863-02-25)
en Zalaapáti
Morto 7-an de novembro 1922 (1922-11-07) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Pázmáneum
Okupo
Okupo pastroinstruistoredaktorobibliotekistotradukisto • literaturisto
vdr

József Kaposy[1] naskiĝis la  25-an de februaro 1863(nun 1863-02-25) en Zalaapáti, li mortis la 7-an de novembro 1922 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Kaposy maturiĝis en gimnazio en 1878 en Budapeŝto, poste li studis en seminario de Esztergom kaj Pázmáneum. Li pastriĝis en 1885, sed inter 1884-1898 li instruis en pluraj ĉefurbaj lernejoj, krome li estis ankaŭ ĉefamilia instruisto. Baldaŭ li havis postenon en la katolika eklezio. Inter 1890-1906 li estis redaktoro ĉe literatura gazeto, poste li malpastriĝis. Li vivtenis sin el literaturo, eĉ li edziĝis. Ekde 1919 li laboris en la Universitata Biblioteko (Budapeŝto) kaj li multe tradukis el la itala lingvo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Lamartine: Graziella (traduko el la franca, 1885)
  • Dante és a Biblia (studo, 1891)
  • Mult és jelen (noveloj, kunaŭtoro, 1897)
  • Dante ismeretének első nyomai hazánkban és a magyarországi Dante-kodexek (1909)
  • Fioretti: Assisi Szt Ferenc virágoskertje (tradukaĵo, 1913, 1921, 1943)

Fontoj redakti

Referencoj redakti